EKSKURSOJ


De Simferopolo al Jalta vi povas uzi por veturado unikan trolejbusan linion (preskaŭ 80 km), kiu estos fakte via unua ekskurso survoje al Jalta.


Dum la festivalo okazas ekskursoj kaj turistaj marsxoj:

Turista marŝo tra montara pado al Stavri-Kaja(Roko-kruco) kaj akvofalo Uĉan-Su.



Turista marŝo laŭlonge de la pitoreska marbordo de la orienta Suda Bordo de Krimeo La itinero: Mara(Morskoje)-Nova Mondo(Novij Svet)-Sudak-Vulpa golfo(Lisja buĥta)-Koktebel.







Ekskurso al  Livadia palaco, en kiu fine de la Dua Mondmilito okazis la fama konferenco-renkontiĝo de la gvidantoj de Sovetunio, Usono kaj Britio. Tie aperis decido fondi post la milito Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj.










                       Ekskurso al loketo Alupka, kie estas belega palaco

                                               de grafo Voroncov.



               Ekskurso al Nikita botanika ĝardeno, fondita en 1812 jaro





En muzeo de papilioj


                                        Ekskurso al Gurzuf



  Turista marŝo al natura rezervejo "Kabo Martjan" kaj ĝia   sovaĝa  marbordo.





   Turista marŝo al monto Dimerĝi kaj "Valo de fantomoj"






Ekskurso tra la urbo envicigas ankaŭ viziton al memorlokoj, ligitaj kun Esperanto (rigardu: Jalta - lulilo de tutmonda E-movado)

Sxipeta ekskurso lauxlonge de la marbordo.





Ekskurso al loketo Balaklava, kies 2500-jara jubileo pasis en 2004 jaro. Antaŭ  la "perestrojka"ĝi estis sekreta golfo por submarinoj.





Krimeo havas amason da aliaj vizitindaj lokoj, al kiuj valoras ekskursi. Ekzemple surĉevala ekskurso en montaro aŭ kelkaj delfinejoj.