Pri Krimeo


Krimeo estas vera histori-arkeologia konservejo. Pri ĝi restis rakontoj kaj legendoj en verkoj de antikvaj verkistoj. Grekoj kaj romanoj, gunoj kaj bizantianoj, genuezanoj kaj turkoj alvenadis kaj lasis tiun ĉi teron. Kontraŭ ili batalis taŭroj, skifoj, slavoj. Pri la pasinto atestas ŝtonaj kestoj-tombejoj kaj defendaj muroj de taŭroj, ruinoj de bizantiaj kaj genuezaj fortikaĵoj k.a. monumentoj de antikveco.


Antaŭ 40 mil jaroj en Krimeo loĝis t.n."kromanjonaj homoj", restis la bivakoj 15-5 miljaraĝaj. En antikva tempo en Suda Bordo de Krimeo (SBK) aperadis kaj malaperadis romanoj, bizantianoj, hxazaroj.


En 13-a jarcento ĉe marbordo inter Hersones kaj Sudak estis kasteloj de diversaj posedantoj, parolantaj diversajn lingvojn. Terura plago por Krimeo estis invado de tataro-mongoloj en 13-a jarcento.



En 1381 jaro Genueza respubliko laŭ kontrakton kun tatara hxano ekposedis SBK-on. En 1475 jaro SBK kaj la tuta Krimeo fariĝis propraĵo de turka sultano.


En 1771 j. komenciĝis preskaŭ 100-jara batalo inter Rusujo kaj Turkujo por Krimeo, Jalta en tiu tempo estis unu el defendolokoj. En 1774j. ĉiuj soldatoj de jalta garnizono pereis, la loĝantoj kaŝis sin en preĝejo kaj estis bruligitaj de turkoj. Fine, en 1783j. Rusujo venkis kaj Jekaterina la Dua anoncis Krimeon parto de Rusujo.



En 50-j jaroj la komunista registaro donacis Krimeon al Ukrainio, kiu tiutempe estis unu el respublikoj de Sovetlando. Nun ĝi estas aŭtonoma respubliko de Ukrainio.